A | B | C | D | E | F | G | H | I | J | K | L | M | N | O | P | R | S | T | U | V | W | Z

New Philadelphia Book Publisher Highlights Local Talent
Book and Publishing News from Publishers Newswire(tm)

Looking for Child to be on Cover of a New Book, 'The Model Child'
PHILADELPHIA, Pa. -- The Philadelphia literary world will celebrate the launch of two new players today, April 10th: Kay Square Press, a new publishing company focused on Philadelphia-area artists, their stories, and their art; and Kay Square's first release, 'With the Rich and Mighty: Emlen Etting of Philadelphia' (ISBN: 978-0-9815129-0-7), a critical biography by Kenneth C. Kaleta.

FlatSigned Press Alleges Don Imus Remarks Damage Legacy of President Gerald R. Ford
NEW YORK, N.Y. -- Nathan Yungerberg, an accomplished model scout and professional child photographer is launching a nation-wide casting call to find the cover model for his highly anticipated book release, 'The Model Child: A Parents Guide to the Child Modeling Industry' (ISBN: 978-0-9817018-0-6).


Book: Konstruestro Solness

H >> Henrik Ibsen >> Konstruestro Solness

Pages:
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6


HENRIK IBSEN

KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)

(1892)

Tradukita de Odd Tangerud
1997

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54, N - 3401 Lier
Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ISBN 82-91707-62-6



KONSTRUESTRO SOLNESS

ROLOJ:

KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS.
SINJORINO ALINE SOLNESS, lia edzino.
DOKTORO HERDAL, familia kuracisto.
KNUT BROVIK, antauxa arkitekto, nun asistanto cxe Solness.
RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto.
KAJA FOSLI, lia nevino, librotenistino.
FRAUxLINO HILDE WANGEL.
KELKAJ SINJORINOJ.
HOMAMASO SUR LA STRATO.


(La agado havas lokon en la domo de _konstruestro Solness_.)




UNUA AKTO


(Simple ekipita laborcxambro cxe konstruestro Solness. Duflugila
pordo en la muro maldekstre kondukas al la antauxcxambro. Dekstre
estas la pordo al la internaj cxambroj de la domo. En la fonmuro
estas malferma pordo al la desegnejo. Antauxe maldekstre estas
pupitro kun libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontrauxe al la pordo
estas forno. En la angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj
segxoj. Sur la tablo estas akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo
kaj balancsegxo kaj apogsegxo en la antauxo dekstre. Eklumigitaj
laborlampoj sur la tablo en la desegnejo, sur la tablo en la angulo
kaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri
konstruajxoj kaj kalkuloj. Cxe la pupitro en la laborcxambro staras
Kaja Fosli skribante en la cxeflibron. Knut Brovik estas maljuna,
maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom
uzita sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj
blankan, iom flavigxintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la
tridekjaroj, bele vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli
estas maldika, juna knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita,
sed de malsaneca aspekto. Sxi havas verdan sxirmilon super la okuloj.
-- Cxiuj tri laboras iom da tempo en silento.)

KNUT BROVIK
(subite, kvazaux en timo, rektigas sin cxe la desegnotablo, suspiras
peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne, nun mi baldaux ne
plu eltenos!

KAJA
(iras al li) Cxu estas pli malbone cxi-vespere, onklo?

BROVIK
Ho, sxajnas al mi, ke plimalbonigxas tagon post tago.

RAGNAR
(ekstaris kaj proksimigxas) Vi devus iri hejmen, patro. Provu iomete
dormi --

BROVIK
(senpacience) Enlitigxi, cxu? Cxu vi deziras, ke mi tute
sufokigxu!

KAJA
Sed faru almenaux etan promenadon.

RAGNAR
Jes, faru. Mi akompanos vin.

BROVIK
(impete) Mi ne foriros antaux ol li venas! Cxi-vespere mi alparolos
lin rekte -- (subpreme kolera) al li -- la cxefo.

KAJA
(en timo) Ho ne, onklo, -- nepre atendu pri tio!

RAGNAR
Jes, atendu do, patro!

BROVIK
(spiras pene) Hah, -- hah --! Mi, mi vere ne havas tempon atendi
multe pli longe.

KAJA
(auxskultante) Tsx! Jen mi auxdas lin malsupre sur la sxtuparo!

(Cxiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)

(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antauxcxambra pordo.
Li estas iom agxa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo,
malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan,
butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj largxaj refaldajxoj. Sur
la kapo li havas molan, grizan feltcxapon, kaj sub la brako kelkajn
paperujojn.)

KONSTRUESTRO SOLNESS
(cxe la pordo, montras al la desegnejo kaj demandas flustre) Cxu ili
eliris?

KAJA
(mallauxte, skuante la kapon) Ne. (Sxi deprenas la okulsxirmilon.)

(Solness iras antauxen sur la planko, jxetas sian cxapelon sur
segxon, metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove
proksimigxas al la pupitro. _Kaja_ senhalte skribas, sed aspektas
nerve maltrankvila.)

SOLNESS
(lauxte) Kion vi tie enskribas, frauxlino Fosli?

KAJA
(ekskuigxas) Ho, estas nur io, kio --

SOLNESS
Vidigu, frauxlino. (klinas sin super sxin, pretendante rigardi en la
cxeflibron, kaj flustras) Kaja?

KAJA
(skribante; mallauxte) Jes?

SOLNESS
Kial vi cxiam deprenas tiun sxirmilon, kiam mi venas?

KAJA
(kiel antauxe) Cxar mi aspektas malbele kun gxi.

SOLNESS
(ridetas) Kaj _tion_ do ne _volas_, Kaja?

KAJA
(ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en _viaj_ okuloj.

SOLNESS
(karesas milde sxian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja --

KAJA
(klinas la kapon) Tsx, -- ili povas auxdi vin!

(_Solness_ pasxadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas
apud la pordo de la desegnejo.)

SOLNESS
Cxu iu venis por konsulti min?

RAGNAR
(ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon
ekstere sur Lovstrand.

SOLNESS
(grumblante) Nu _ili_? _Ili_ devas atendi. Mi ankoraux ne suficxe
pripensis la planon.

RAGNAR
(pli proksime, iom hezitante) Urgxas por ili ekhavi la
desegnajxojn.

SOLNESS
(kiel antauxe) Jes, je Dio, -- tion volas ja cxiuj!

BROVIK
(ekrigardas) Cxar ili forte sopiras translogxigxi en propran domon,
ili diris.

SOLNESS
Nu ja; jes ja. _Tion_ ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn.
Kontentaj pri tia aux tia logxejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo.
Ne dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru _tion_ al ili, kiam ili
revenos.

BROVIK
(pusxas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin
surprizite) Al iu alia? Cxu vi volus fordoni tiun laboron?

SOLNESS
(senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu --. Prefere tio
ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Cxar mi ja apenaux konas
tiujn homojn!

BROVIK
La homoj estas suficxe solidaj. Ragnar konas ilin. Li vizitadas la
familion. Tre solidaj homoj.

SOLNESS
Ho, solidaj, -- solidaj! Ne temas ja pri _tio_. Je Dio, -- cxu ecx ne
_vi_ komprenas min? (impete) Mi ne volas implikigxi en io kun tiuj
fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!

BROVIK
(ekstaras) Cxu _tio_ estas via sincera opinio?

SOLNESS
(moroze) Jes, estas. -- Definitive. (Li pasxadas antauxen tra
la cxambro.)

(_Brovik_ intersxangxas ekrigardon kun _Ragnar_, kiu faras avertan
geston. Poste li iras en la antauxan cxambron.)

BROVIK
Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?

SOLNESS
Bone.

BROVIK
(al _Kaja_) Eniru _tien_ dume, vi.

KAJA
(timeme) Ho, sed onklo --

BROVIK
Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.

(_Kaja_ iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete
al _Solness_, kaj fermas la pordon.)

BROVIK
(iom mallauxte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone statas
pri mi.

SOLNESS
Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.

BROVIK
Pri mi estas baldaux finite. La fortoj malkreskas -- de tago al tago.

SOLNESS
Sidu iomete.

BROVIK
Dankon, -- se mi rajtas?

SOLNESS
(tiras la apogsegxon pli konvena) Jen. Bonvolu. -- Nu?

BROVIK
(kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas _tio_, kio estas
la plej premiga. Kio farigxos el li?

SOLNESS
Via filo, li kompreneble restos cxi tie cxe mi tiom longe, kiom li
deziras.

BROVIK
Estas ja gxuste _tio_, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas -- nun
ne plu.

SOLNESS
Nu, li havas ja bonajn kondicxojn, mi opinius. Sed se li postulus
pli, mi ne estus malinklina al --

BROVIK
Ne, ne! Tute ne temas pri _tio_. (senpacience) Sed li devas iam havi
okazon labori memstare, ankaux li!

SOLNESS
(ne lin rigardante) Cxu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn
necesajn por tio?

BROVIK
Ne, _jen_ la terurajxo -- ke mi komencis dubi pri la knabo. Cxar vi
ja neniam diris ecx -- ecx unu solan kuragxigan vorton pri li. Sed
tamen sxajnas al mi, ke nenio alia eblas. _Devas_ esti talentoj
en li.

SOLNESS
Nu, sed li ja nenion lernis -- tiel funde. Escepte desegni.

BROVIK
(rigardas lin kun kasxa malamo kaj diras rauxke:) Ankaux _vi_ ne
multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis cxe mi. Sed vi tamen
ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj --
kaj multajn aliajn.

SOLNESS
Jes, vidu, -- farigxis tiel por _mi_.

BROVIK
Vi pravas. Cxio farigxis por vi. Sed vi do ne havas koron por lasi
min iri tombejen -- sen vidi por kio Ragnar tauxgas. Kaj mi ankaux
dezirus vidi ilin geedzigxintaj -- antaux ol mi forpasos.

SOLNESS
(akre) Cxu estas sxi, kiu tion volas?

BROVIK
Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion cxiun tagon. (pete) Vi
_devas_, -- vi _devas_ helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi
_devas_ vidi ion, kion la knabo faris. Cxu vi auxdas?

SOLNESS
(kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de la
luno!

BROVIK
Gxuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.

SOLNESS
(maltrankvila, ekmire) Cxu _li_?

BROVIK
Se vi donus vian konsenton.

SOLNESS
Kia laboro estas _tiu_?

BROVIK
(iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Lovstrand.

SOLNESS
Tiun! Sed gxin mi ja mem konstruos!

BROVIK
Ho, _vi_ ja ne vere emas.

SOLNESS
(ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuragxas diri tion?

BROVIK
Vi ja mem jxus diris.

SOLNESS
Ho, ne atentu kion mi tiel -- _diras_. -- Cxu ili petis al Ragnar
konstrui la vilaon?

BROVIK
Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, -- nur pro amuzigxo --
faris desegnajxojn kaj kalkulon kaj la kromon --

SOLNESS
Kaj pri la desegnajxoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj logxos tie?

BROVIK
Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili --

SOLNESS
Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?

BROVIK
Ege placxis al ili, kion li prezentis. Sxajnis al ili ke estas io
tute nova. Jen kion ili diris.

SOLNESS
Hoho! _Nova_! Ne tia eksmoda senvalorajxo, kian _mi_ kutimas
konstrui!

BROVIK
Sxajnis al ili, ke estas io _alia_.

SOLNESS
(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis -- dum mi
estis for!

BROVIK
Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, cxu vi estus volema retiri
vin --

SOLNESS
(ekkoleras) Retiri min! Mi!

BROVIK
Se vi trovus, ke la desegnajxoj de Ragnar --

SOLNESS
Mi! Retiri min por via filo!

BROVIK
Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.

SOLNESS
Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, cxu tiel! Halvard
Solness, -- li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas
pli junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!

BROVIK
Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola --

SOLNESS
Ho, ne estas tiel _ege_ suficxa loko cxi tie. Nu, pri _tio_ estu kiel
estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam
libervole. Neniam je mia vivo mi _tion_ faros!

BROVIK
(ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen gxojo? Sen
fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li? Cxu tion
mi faru?

SOLNESS
(duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, -- ne plu demandu.

BROVIK
Jes, respondu pri _tio_. Cxu mi eliru el la vivo tute mizera?

SOLNESS
(aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallauxta, sed firma
vocxo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laux eblecoj scias kaj
povas.

BROVIK
Do, tiel estu. (li pasxas trans la plankon)

SOLNESS
(postiras, duone malespera) Mi ja ne _povas_ alie, komprenu! Mi ja
_estas_ kia mi _estas_! Kaj _rekrei_ min mem mi ja ne povas!

BROVIK
Ne, ne, -- vi eble ne povas. (sxancelas kaj haltas apud la
sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?

SOLNESS
Bonvolu. (versxas kaj etendas al li la glason)

BROVIK
Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)

(_Solness_ iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)

SOLNESS
Ragnar, -- vi devas akompani vian patron hejmen.

(_Ragnar_ ekstaras rapide. Li kaj _Kaja_ venas en la laborejon.)

RAGNAR
Kio estas, patro?

BROVIK
Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.

RAGNAR
Jes bone. Vestu vin ankaux vi, Kaja.

SOLNESS
Frauxlino Fosli devas resti. Nur momenton. _Mi_ havas leteron
skribendan.

BROVIK
(rigardas al _Solness_) Bonan nokton. Dormu bone -- se vi povos.

SOLNESS
Bonan nokton.

(_Brovik_ kaj _Ragnar_ eliras tra la antauxcxambra pordo. _Kaja_ iras
al la pupitro. _Solness_ staras kun klinita kapo dekstre apud la
apogsegxo.)

KAJA
(necerta) Cxu estas letero --?

SOLNESS
(mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas sxin severe) Kaja!

KAJA
(timeme, mallauxte) Jes?

SOLNESS
(montras ordone per la fingro al la planko) Venu cxi tien! Tuj!

KAJA
(hezite) Jes.

SOLNESS
(kiel antauxe) Pli proksimen!

KAJA
(obeas) Kion vi volas?

SOLNESS
(rigardas sxin momenton) Cxu estas _vi_, kiun mi devas danki por
tio cxi?

KAJA
Ne, ne, tion ne kredu!

SOLNESS
Sed edzinigxi, -- tion vi ja nun volas.

KAJA
(mallauxte) Ragnar kaj mi estas gefiancxoj kvar -- kvin jarojn, kaj
tial --

SOLNESS
Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Cxu tiel estas?

KAJA
Ragnar kaj onklo diras, ke mi _devas_. Kaj tial mi ja devas cedi.

SOLNESS
(pli indulge) Kaja, cxu vi ne tamen iomete amas Ragnar?

KAJA
Mi foje multe amis Ragnar. -- Antaux ol mi venis al vi.

SOLNESS
Sed nun ne plu? Tute ne?

KAJA
(pasie, plektas la manojn antaux li) Ho, vi ja scias, ke nun mi nur
amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos
aliulon!

SOLNESS
Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min sidi sola
kun cxio!

KAJA
Sed cxu mi ne povus resti cxe vi, ecx se Ragnar --?

SOLNESS
(rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj
komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.

KAJA
(tordas la manojn) Ho, sxajnas al mi, ke mi ne _povas_ disigxi de
vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!

SOLNESS
Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn. Edzinigxu al li
se vi volas -- (sxangxas tonon) persvadu lin resti en sia bona ofico
cxe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaux _vin_, kara Kaja.

KAJA
Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel arangxigxi!

SOLNESS
(kaptas sxin per ambaux manoj cxe la kapo kaj flustras) Cxar mi ne
_povas_ esti sen vi, komprenu. Devas havi vin cxe mi cxiun tagon.

KAJA
(nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!

SOLNESS
(kisas sxian hararon) Kaja, -- Kaja!

KAJA
(genuas antaux li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble
bona!

SOLNESS
(impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab--! Sxajnas al mi, ke iu venas!
(helpas sxin ekstari. Sxi sxancelas al la pupitro.)

(_Sinjorino Solness_ aperas cxe la pordo dekstre. Sxi aspektas magre
kaj kun cxagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj,
pendantaj bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj
per plendanta vocxo.)

SINJORINO SOLNESS
(cxe la pordo) Halvard!

SOLNESS
(turnas sin) Ho, cxu vi, kara --?

SINJORINO SOLNESS
(kun rigardo al _Kaja_) Mi venas al gxeno, mi komprenas.

SOLNESS
Tute ne. Frauxlino Fosli nur skribos ankoraux letereton.

SINJORINO SOLNESS
Jes, tion mi vidas.

SOLNESS
Kion vi do volas de mi, Aline?

SINJORINO SOLNESS
Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en la angulcxambro. Cxu
eble ankaux vi envenos, Halvard?

SOLNESS
(rigardas sxin suspekteme) Hm, -- cxu la doktoro nepre volas paroli
kun mi?

SINJORINO SOLNESS
Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj kompreneble li deziras
saluti vin samtempe.

SOLNESS
(ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete
atendi.

SINJORINO SOLNESS
Kaj vi do venos al li iom poste?

SOLNESS
Eble poste, -- poste, kara. Post iom.

SINJORINO SOLNESS
(kun denova rigardo al _Kaja_) Nu, ne forgesu do, Halvard.
(retiras sin kaj fermas la pordon post si)

KAJA
(mallauxte) Ho Dio, ho Dio, -- la sinjorino certe pensas ion malbonan
pri mi!

SOLNESS
Tute ne. Almenaux ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli bone, ke vi
nun foriru, Kaja.

KAJA
Jes, jes, nun mi _devas_ foriri.

SOLNESS
(severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Cxu vi auxdas?

KAJA
Ho, se vere dependus nur de _mi_ --

SOLNESS
Mi _volas_ havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaux!

KAJA
(timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fiancxecon.

SOLNESS
(ekscite) Rompi la fiancxecon! Cxu vi estas freneza! Vi volas rompi --?

KAJA
(malespere) Jes, prefere tion. Cxar mi _devas_, -- mi _devas_ resti
cxe vi! Ne _povas_ foriri de vi! Estas tiel -- tiel tute neeble!

SOLNESS
(ekflamigxas) Sed, je diablo, -- kaj Ragnar! Estas ja gxuste Ragnar
kiun mi --

KAJA
(rigardas lin per timigitaj okuloj) Cxu estas precipe pro Ragnar, ke
-- ke vi --?

SOLNESS
(regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj
mallauxte) Kompreneble estas _vi_, kiun mi deziras havi. Unue vi,
Kaja. Sed gxuste tial vi devas persvadi ankaux Ragnar, ke li restu en
la okupo. Nu, nu, -- iru nun hejmen.

KAJA
Jes, jes, bonan nokton do.

SOLNESS
Bonan nokton. (kiam sxi estas elironta) Auxskultu! Cxu la
desegnajxoj de Ragnar estas tie ene?

KAJA
Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.

SOLNESS
Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi
ilin.

KAJA
(gxoja) Ho jes, faru tion!

SOLNESS
Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!

(_Kaja_ rapidas en la desegnejon, sercxas timeme en la tirkesto,
eltrovas dokumentujon kaj alportas gxin.)

KAJA
Jen cxiuj desegnajxoj.

SOLNESS
Metu ilin tien sur la tablon.

KAJA
(demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj
gxentile pri mi.

SOLNESS
Ho, tion mi ja cxiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas
dekstren) Do foriru!

(_Sinjorino Solness_ kaj _doktoro Herdal_ venas tra la pordo dekstre.
Li estas iom agxa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizagxo,
senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)

SINJORINO SOLNESS
(ankoraux cxe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la
doktoron.

SOLNESS
Nu, do venu cxi tien.

SINJORINO SOLNESS
(al _Kaja_, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron,
frauxlino?

KAJA
(konfuzita) La leteron --?

SOLNESS
Jes, estis mallonga.

SINJORINO SOLNESS
Certe estis tre mallonga.

SOLNESS
Vi povas foriri, frauxlino Fosli. Kaj revenu gxustatempe morgaux.

KAJA
Mi faros. -- Bonan nokton, sinjorino. (Sxi eliras tra la
antauxcxambra pordo)

SINJORINO SOLNESS
Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun frauxlinon.

SOLNESS
Jes, efektive. Sxi estas uzebla por io el cxio, sxi.

SINJORINO SOLNESS
Lauxsxajne sxi estas.

DOKTORO HERDAL
Ankaux lerta en librotenado, cxu?

SOLNESS
Nu, -- ioman sperton sxi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj sxi estas
gxentila kaj bonvolas fari kion ajn.

SINJORINO SOLNESS
Jes _tio_ devas ja esti granda agrableco --

SOLNESS
_Tiel_ estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.

SINJORINO SOLNESS
(milde riprocxe) Cxu _tion_ vi povas diri, Halvard?

SOLNESS
Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.

SINJORINO SOLNESS
Neniu kauxzo. -- Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon cxe
ni?

DOKTORO HERDAL
Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.

SINJORINO SOLNESS
Tre afable. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)

SOLNESS
Cxu urgxas, doktoro?

DOKTORO HERDAL
Ne, tute ne.

SOLNESS
Cxu ni iomete interparolu?

DOKTORO HERDAL
Jes, bonvole.

SOLNESS
Ni eksidu.

(Li montras por la doktoro lokon en la balancsegxo kaj mem eksidas en
la apogsegxon)

SOLNESS
(rigardas lin esplore) Diru al mi, -- cxu vi ion rimarkis pri
Aline?

DOKTORO HERDAL
Nun, kiam sxi estis cxi tie, vi aludas?

SOLNESS
Jes. Rilate al _mi_. Cxu vi ion rimarkis?

DOKTORO HERDAL
(ridetas) Jes, je diablo, -- ne estis eviteble rimarki, ke via
edzino, -- hm --

SOLNESS
Nu?

DOKTORO HERDAL
-- ke via edzino ne aparte sxatas tiun frauxlinon Fosli.

SOLNESS
Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.

DOKTORO HERDAL
Kaj tio ja ne estas stranga.

SOLNESS
Kio?

DOKTORO HERDAL
Ke sxi ne precipe sxatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian
virinon cxe vi.

SOLNESS
Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaux Aline. Sed tiu afero, -- gxi ne
povas esti alia.

DOKTORO HERDAL
Cxu vi ne povas dungi oficiston?

SOLNESS
La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, -- per tio mi ne povas
kontentigxi.

DOKTORO HERDAL
Sed cxar via edzino --? Tiel malforta, kia sxi estas --. Cxar sxi ne
eltenas vidi tion cxi?

SOLNESS
Jes, je Dio, devas esti kiel estas -- mi dirus. Mi _devas_ reteni
Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol gxuste sxin.

DOKTORO HERDAL
Neniun alian?

SOLNESS
(mallonge) Ne, neniun alian.

DOKTORO HERDAL
(tiras la segxon pli proksimen) Auxskultu nun, kara sinjoro Solness.
Permesu al mi fari demandon en plena konfido.

SOLNESS
Jes, bonvolu.

DOKTORO HERDAL
La virinoj, vidu, -- en certaj aferoj ili havas damnite bonan
spurflaron --

SOLNESS
Ili ja havas. Certe. Sed --?

DOKTORO HERDAL
Nu. Do, auxskultu. Cxar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja
Fosli --?

SOLNESS
Jes, kio do?

DOKTORO HERDAL
-- cxu sxi ne havas ian -- ian etan kauxzon por tiu senvola
maltoleremo?

SOLNESS
(rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!

DOKTORO HERDAL
Ne ofendigxu. Sed cxu sxi ne _havas_?

SOLNESS
(mallonge kaj decide) Ne.

DOKTORO HERDAL
Tute neniun kauxzon do?

SOLNESS
Neniun alian kauxzon ol sian propran suspektemon.

DOKTORO HERDAL
Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.

SOLNESS
Jes, mi konis.

DOKTORO HERDAL
Kaj ankaux trovas kelkajn el ili allogaj.

SOLNESS
Ho jes, ankaux tio.

DOKTORO HERDAL
Sed en tio cxi pri frauxlino Fosli --? Do ne estas iu tiajxo en tiu
cxi rilato?

SOLNESS
Ne. Nenio -- de _mia_ flanko.

DOKTORO HERDAL
Sed de sxia?

SOLNESS
Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.

DOKTORO HERDAL
Ni eliris de la spurflaro de via edzino.

SOLNESS
Ni ja faris. Kaj pri tio -- (malaltigas la vocxon) La spurflaro de
Aline, kiel vi diras, -- gxi en certa maniero eltenis la provon, gxi.

DOKTORO HERDAL
Nu, -- jen _jen_!

SOLNESS
(eksidas) Doktoro Herdal, -- mi nun rakontos al vi pri stranga
okazajxo. Se vi do volas auxskulti.

DOKTORO HERDAL
Mi volonte auxskultas strangajn rakontojn.

SOLNESS
Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en
mian servon, -- kiam ege malprogresis por la maljunulo.

DOKTORO HERDAL
Pri tio mi estas ja informita, jes.

SOLNESS
Cxar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn,
ambaux siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fiancxigxi. Sekve,
kompreneble, li volis edzigxi, -- kaj komenci konstrui mem. Cxar tiel
ja pensas ili cxiuj, la junuloj.

DOKTORO HERDAL
(ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas
kunigxi.

SOLNESS
Nu. Sed pri tio _mi_ ja ne povis esti kontenta. Cxar mi ja mem
bezonis Ragnar. Kaj ankaux la maljunulon. Li estas ja tre lerta por
kalkuli porteblecon kaj volumon -- kaj cxiajn tiajn diablajxojn,
li.

DOKTORO HERDAL
Nu ja, ankaux tio ja apartenas al la metio.

SOLNESS
Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio
malhelpis _tion_.

DOKTORO HERDAL
Sed li ja tamen restis cxe vi.

SOLNESS
Jes, auxdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon
kun misio. Sxi neniam antauxe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili
cxarmigxis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi
sxin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaux li.

DOKTORO HERDAL
Estis ja komprenebla penso.

SOLNESS
Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris sxin rigardante
-- kaj ege deziris havi sxin cxi tie. Mi iomete afable parolis kun
sxi, -- tiel pri sensignifajxoj. Kaj poste sxi foriris.

DOKTORO HERDAL
Nu?

SOLNESS
Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis
irintaj hejmen, sxi revenis al mi kaj kondutis kvazaux mi estus
farinta interkonsenton kun sxi.

DOKTORO HERDAL
Interkonsenton? Pri kio?

SOLNESS
Gxuste pri _tio_, kion kasxe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne
menciis ecx per unu sola vorto.

DOKTORO HERDAL
Tre strange.

SOLNESS
Jes, cxu ne? Kaj nun sxi volis scii kion sxi devus fari cxi tie. Cxu
sxi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.

DOKTORO HERDAL
Cxu vi ne opinias, ke sxi tion faris por povi esti kune kun sia
amanto?

SOLNESS
Ankaux _mi_ havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De
_li_ sxi kvazaux tute forglitis, -- kiam sxi estis establita cxe
mi.

DOKTORO HERDAL
Forglitis al vi do?

SOLNESS
Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke sxi sentas mian rigardon al si de
malantauxe. Sxi tremas, ecx se mi nur proksimigxas al sxi. Kion vi
pensas pri _tio_?

DOKTORO HERDAL
Hm, -- estas ja klarigeble.

SOLNESS
Nu, sed jen tio alia? Ke sxi kredis ke mi estis dirinta al sxi tion,
kion mi nur volis kaj deziris -- tiel silente. Interne. Por mi mem.
Kion vi diras pri tio? Cxu vi povas klarigi al mi tiajxon, doktoro
Herdal?

DOKTORO HERDAL
Ne, pri tiajxoj mi ne okupas min.

SOLNESS
Tion mi antauxsentus. Tial gxis nun mi ne volis paroli pri tio. --
Sed estas diable embarase lauxlonge, komprenu. Jen mi devas cxiun
tagon sxajnigi kvazaux mi --. Kaj estas ja bedauxrinde por sxi, la
kompatindulino. (impete) Sed mi ne _povas_ ion alian! Cxar se _sxi_
forkuros de mi, -- ankaux Ragnar foriros.

DOKTORO HERDAL
Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio cxi?

SOLNESS
Ne.

DOKTORO HERDAL
Sed, je Dio, kial vi ne faras?

SOLNESS
(fiksrigardas lin kaj diras mallauxte) Cxar sxajnas al mi ke estas
kvazaux -- kvazaux ia bonfara memturmentado por mi en _tio,_ ke
Aline rajtas esti maljusta al mi.

DOKTORO HERDAL
(agitas la kapon) El tio cxi mi komprenas ecx ne dian vorteron.

SOLNESS
Jen vidu, -- estas ja kvazaux iu partopago por senlima, senmezura
sxuldo --

DOKTORO HERDAL
Al via edzino?

SOLNESS
Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom
pli libere momenton, komprenu.

DOKTORO HERDAL
Je Dio, cxu mi vorton komprenas --

SOLNESS
(interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, -- do ni ne plu parolu
pri tio.

(Li pasxadas sur la planko, revenas kaj haltas cxe la tablo.)

SOLNESS
(rigardas la doktoron kun sxercema rideto) Certe sxajnas al vi, ke
vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?

DOKTORO HERDAL
(iom cxagrenita) Igis vin rakonti? Ankaux el tio mi nenion
komprenas, sinjoro Solness.

SOLNESS
Ho, diru nur tute malkasxe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!

DOKTORO HERDAL
_Kion_ vi rimarkis?

Pages:
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6
Copyright (c) 2007. knowncrafts.net. All rights reserved.